Konjugacio

Konjugacio estas la sistemo de la diversaj verbaj formoj, per kiu lingvo esprimas la cirkonstancojn de ago. Konjugacii signifas varii la formon de la verbo, ekzemple per ŝanĝo de la vortradiko, per apliko de fleksiaj finaĵoj aŭ per almeto de afiksoj al la radiko de la verbo. Tiel oni esprimas, depende de la lingvo, ekz-e la ŝanĝojn de persono, nombro, tempo, modo kaj voĉo.

Kelkaj lingvoj, precipe hindeŭropaj kaj ŝemidaj, krome uzas ablaŭton por modifi verbojn.

Sed ekzistas lingvoj, kiel ekz. la ĉina, kiuj ne modifas la verbojn, sed uzas por la distingo de la supre menciitaj trajtoj, partiklojn aŭ sintakson.

Kelkaj lingvoj, kiel ekz. la persa kaj tibeta lingvoj kaj Navaho[1], uzas diversajn verbajn radikojn por krei la verbajn formojn. Tiuj radikoj laŭ certaj reguloj parte similas unu al la alia, sed kelkfoje estas tute apartaj.

Plia ebleco modifi verbojn estas la variado per ŝanĝo de la tonemo, kiel faras afrikaj lingvoj.

  1. Heinz-Jürgen Pinnow: Studie zur Verbstammvariation im Navaho, ISBN 3-7861-2020-5

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search